Interreta trolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interreta Trolo

Interreta trolo, aŭ simple trolo en interreta slango, estas iu, kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ ĝenerale al interrompo de normala tema diskuto. Tiu praktiko devas esti evitata, se oni celas utilan uzadon de la reto. La nomigo devenas el la mita koncepto de trolo.

Ne ĉiam klaras, kiu estas trolo kaj kiu ne, ĉar temas pri subjektiva rigardado depende de la mesaĝo, la temo kaj la propra vidpunkto ene de ĝi. Kelkfoje la trolado okazas nur pro mallerteco pri kiel funkcias difinita forumo aŭ interreto ĝenerale. Alifoje la trolado okazas post kiam la trolo akuzas aliulon esti mem trolo; la aludito kompreneble reagas akre kaj rapide, kaj precize tion celas la vera trolo: sinsekvaj respondoj, kiuj interplektiĝas kaj finfine konfuzigas la originan ejon aŭ temon.

Bildo de Malpermesite manĝigi trolon uzata por sugesti ne kuraĝigi trolojn per reago antaŭ ili.

Praktika evitado estas klopodo ne reagi al interretaj troloj, eĉ se oni vidas facilan respondon. Al partoprenantoj de diskuto, kiuj lasas sin tiri en troladon, oni petas koncize: Ne manĝigu trolo(j)n !

Eksteraj ligiloj