Ioo (luno)

El Vikipedio

(Alidirektita el Ioo)
Saltu al: navigado, serĉo
Ioo
Verkolora bildo fotita de la sondilo Galileo
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 421 800 km
Periapsido – Apoapsido 420 000 – 423 400 km
Discentreco 0,0041
Orbita inklinacio 0,05°


Sidera periodo 1,769 d
Meza cirkulrapido 17,334 km/s
Fizikaj proprecoj
Kategorio Satelito de Jupitero
Ekvatora – Polusa diametro 3660 × 3630,6 km
Maso 8,931 9×1022 kg
Meza Denso 3,528 g/cm3
Ekvatora falakcelo je surfaco 1,79 m/s2
Fuĝrapido 2,558 km/s
Rotacia periodo 1,769 d
Kliniteco de la rotacia akso
Albedo 0,63
Absoluta magnitudo -1,6
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
130 K (ekster ardaj punktoj)
Ĉefaj komponantoj

sulfurdioksido kaj alioj (tre maldensa)

Historio kaj alioj
Malkovrinto Galilejo kaj Marius
Malkovrinta dato 7-a de januaro 1610

Ioo (J I Io) estas satelito de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la Sunsistemo. Ĝia nomo devenas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero.

Ioo estas la plej proksima galileja satelito elde de Jupitero. Ĝia proksimeco de la giganta planedo kaŭzas la fandiĝon de ĝia kerno, pro la efikoj de tajda frapvarmigo. Tiu frapvarmigo respondecas pri la tre aktiva vulkanismo de tiu astro. La vulkanismo estas tiel intensa, ke la Ioa surfaco estas la plej juna de la tuta Sunsistemo - ĝi ĉiam estas renovigita de novaj elvulkanaj materialoj.

Enhavo

[redakti] Priskribo

Ioo estas rimarkinda pro siaj aktivaj vulkanoj (tiu eco estas observata nur sur Tero, Tritono kaj Encelado); ĝi estas la plej aktiva astro de la sunsistemo.

Male al teraj vulkanoj, ioaj vulkanoj elĵetas sulfurajn substancojn, eble inkluzive de sulfura dioksido.

La energio necesa por tiu aktiveco probable devenas de tajdaj interagoj inter Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Jupitero. La tri lunoj havas orbitan resonancon je 4:2:1. Kvankam Ioo ĉiam montras la saman flankon al Jupitero, la ĉeesto de Eŭropo kaj Ganimedo iom flagrigas ĝin. Ĉi tiu interago misformas la surfacon de Ioo, kiu supreniĝas kaj malsupreniĝas je ĝis 100 metroj, kaj kaŭzas varmon pro ena frotado.

La orbito de Ioo ankaŭ trairas la liniojn de la magneta kampo de Jupitero; tio kaŭzas elektran kurenton. Kvankam tio ne estas grava energifonto, kompare kun la varmiĝo pro tajdaj fortoj, tiu kurento disperdas povon je pli ol 1 teravato, kun potencialo je pli ol 400 000 voltoj. Tiu elektra kurento forpelas jonigitajn atomojn venantajn de Ioo je mil kilogramoj ĉiusekunde. Tiuj jonigitaj partikloj formas toron, kiuj intense radias en ultraviola radiado ĉirkaŭ Jupitero. La partikloj, kiuj eliĝas el tiu toro estas parte respondecaj pri la escepte ampleksa magnetosfero de Jupitero. La freŝdataj datumoj de la sondilo Galileo montras, ke Ioo povus havi propran magnetan kampon.

La loko de Ioo rilate al Tero kaj Jupitero forte influas la intensecon de la emisio de jupiteraj radio-ondoj kaptitaj sur Tero. Jupitero estas intensa kaj neregula fonto de radio-ondoj inter 500 kHz kaj 40 MHz, kaj tiujn radiajn emisiojn ŝajne regas Ioo.

[redakti] Vulkanoj

La ioa vulkano Tvashtar

Oni mezuris, ke iuj vulkanaj erupciaĵoj supreniras je pli ol 300 kilometroj super la surfaco antaŭ ol refali, la materio estas forĵetita de surfaco je rapido de ĉirkaŭ 1 000 m/s. Tiuj vulkanaj erupcioj estas tre ŝanĝiĝemaj; dum la kvar monatoj inter la alveno de sondiloj Voyager 1 kaj 2, iuj el ili ĉesis kaj aliaj komenciĝis. La falaĵoj ĉirkaŭ la vulkanoj ankaŭ aliaspektiĝas.

Malsame al plej parte de ekstersunsistemaj lunoj, la konsisto de Ioo iom similas al tiu de tersimilaj planedoj, kiuj ĉefe enhavas magmon riĉan je silikatoj. Freŝaj datumoj de la sondilo Galileo montras, ke Ioo havas kernon kun almenaŭ 900-kilometra radiuso konsistanta el fero, eble miksita kun fera sulfido.

[redakti] Atmosfero

Ioo posedas treege maldensan atmosferon kun alteco de 120 kilometroj, kiu konsistas el sulfurdioksido kaj eble ankaŭ eta ero da ceteraj gasoj. La 700 kilometrojn alta ionosfero konsistas el sulfuraj, oksigenaj kaj natriaj jonoj. Ĝi perpetue renoviĝas pro vulkana aktiveco, ke tiele la partiklomalapero pere de la interagado kun la magnetosfero de Jupitero estas reegaligata.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj