Irancy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
47°42′51″N 3°39′56″E  /  47.71417°N, 3.66556°O / 47.71417; 3.66556 (Irancy)
Irancy
urbo
Irancy2.jpg
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Yonne
Kantono Coulanges-la-Vineuse
Koordinatoj 47°42′51″N 3°39′56″E  /  47.71417°N, 3.66556°O / 47.71417; 3.66556 (Irancy)
Plej alta punkto 298
Plej malalta punkto 105
Areo 11,98 km² (1 198 ha)
Loĝantaro 307 (2009)
Denseco 27,7 loĝ./km²
Estro Gérard Briolland
Poŝtkodo 89290
Kodo 89202
Situo de Irancy en Francio
ButtonRed.svg
Situo de Irancy en Francio
Situo de Irancy enkadre de Yonne
ButtonRed.svg
Situo de Irancy enkadre de Yonne
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Irancy

Irancy estas franca komunumo, situanta en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Irancy

Pro la « y » - finaĵo supozeble la loko estis jam loĝata de gallo-romianoj. Romianoj verŝajne jam aprezis la montetojn por tie kulturi viton. Laŭ lokaj onidiroj pro sangaj tumultoj dum la Masakro de Sankta Bartolomeo, sango estus fluinta en la deklivaj stratetoj, kio klarigus la malbonaŭguran nomon de iuj vojoj, notinde la « strato de la mortintoj » en la okcidenta fino de la vilaĝo. Hugenotoj venĝocele estus nokte atakintaj la vilaĝon, mortigis multajn loĝantojn kaj prirabis la vilaĝon. Senvivajn korpojn ili estus ĵetintaj en putojn laŭ tiu « strato de la mortintoj ».

Ĥolera pandemio[redakti | redakti fonton]

En 1832 ĥolera pandemio trafas la vilaĝon. Dum en ordinara jaro estis averaĝe 30 forpasoj, en 1832 97 homoj mortis, el kiuj 64 inter la 4a kaj 29a de majo. Mortis homoj el ĉiuj aĝoj de 6 monatoj ĝis 92 jaroj. En iuj familioj pluraj homoj mortis ĉu ambaŭ geedzoj, ĉu unu el la gepatroj kaj unu el la gefiloj. [1].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marto 2001 Gérard Briolland


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[2])
1921 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009
1 190 400 383 387 370 340 332 216 307
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo konstruita dum pluraj epokoj romana, renesanca, klasika, plurfoje difektita kaj riparita; nuntempe riparata. Ĝia akustiko estas rimarkinda, precipe por kmaermuziko.

Famuloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

251 hektaroj de la komunumo estas klasifikitaj kiel limigita komunuma vinproduktejo « Vignoble d'Irancy » (vitejo de Irancy) de 6-a de novembro 1998. La vinoj PalottesMazelot el Irancy estas tre aprezataj. Temas pri bone longe konservebla vino: la produkto de la plej favoraj jaroj povas konserviĝi 10 jarojn. La vito el Irancy estas la sola en kiu oni uzas la antikvan vitospecion Cezaro[3].

Ĉerizkutivado ankaŭ longatempe okupis grandan parton el la kultiveblaj terenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archives départementales de l'Yonne: Registre 5 Mi 466/ 5 pp 206 à 218
  2. Irancy sur la retejo de INSEE
  3. fr:Romain (cépage)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]