Iranika Enciklopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Encyclopædia Iranica (Enciklopedio Iranika) estas projekto kies celo estas krei ampleksan kaj aŭtoritatan anglalingvan enciklopedion pri la historio, kulturo, arto kaj civilizacio de Irano ekde la prahistorio ĝis la modernaj tempoj. Tiu ĉi projekto de Universitato Kolumbio celas atingi 45 volumojn. Konsiderinda parto de la enciklopedio jam estas verkita kune kun multaj bildoj kaj tabeloj. Plejparto de ili jam estas publikigita libroforme kaj ankaŭ estas sur la interreto senpage.
Ehsan Jarŝater estas fama por redaktado de la monumenta Encyclopædia Iranica kune kun 40 aliaj redaktistoj kaj 300 verkintoj el diversaj akademiaj institucioj ĝenerale en Usono, Eŭropo, kaj Azio.

Eksteraj ligiloj