Iredentismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iredentismo estas politika opinio, laŭ kiu ekstere de iu regno ekzistas teritorioj, kiuj vere devus aparteni al tiu regno, ĉu pro la volo de siaj loĝantoj, ĉu pro sia historio, ĉu pro ekonomiaj interesoj.

La vorto devenas de la itala esprimo "terre irredente" = "landoj (ankoraŭ) ne savitaj" (la vortradiko uzata por "savi" estas tiu uzata por religia "savo", "liberigo" aŭ "elaĉeto"). Post la ŝtata ekesto de Italio en 1861 formiĝis iredentisma movado, kiu celis aneksi teritoriojn kun (parte) itallingva loĝantaro.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-politiko