Isidore Geoffroy Saint-Hilaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:02, 23 okt. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Isidore Geoffroy Saint-Hilaire (16a Decembro 1805 – 10a Novembro 1861) estis franca zoologo kaj fakulo pri devojiĝo el normala strukturo. En 1854 li kliŝis la terminon "éthologie" (etologio).[1]

Biografio

Li nasliĝis en Parizo, filo de Étienne Geoffroy Saint-Hilaire. En siaj fruaj jaroj li montris intereson por matematiko, sed eventuale li dediĉis sin al studo de natura historio kaj de medicino, kaj en 1824 li iĝis helpa naturalisto ĉe sia patro. El 1832 al 1837 li publikigis sian grandan verkon pri teratogenezo, Histoire générale et particulière des anomalies de l’organisation chez l’homme et les animaux.[2] Saint-Hilaire kondukis studojn pri omfalozitoj, celosomio, hermafroditismo, ktp., kaj oni konsideras, ke li enkondukis la terminon "teratologie" (teratologio).[3][4]

En 1829 li faris por sian patron la duan parton de kurso de prelegoj pri ornitologio, kaj dum la venontaj tri jaroj li instruis zoologion ĉe Ateneo, kaj teratologion ĉe la École pratique.[5] Li estis elektita membro de la Franca Akademio de Sciencoj en 1833, kaj en 1837 li kunlaboris kun sia patro ĉe la altlernejo de sciencoj en Parizo, kaj dum la venonta jaro estis sendita al Bordozo por organizi similan altlernejon tie. Li iĝis sinsekve inspektisto de la akademio de Parizo (1840), profesoro de la muzeo ĉe la retiro de sis patro (1841), inspektisto-generalo de universitato (1844), membro de la reĝa konsilantaro por publika instruado (1845), kaj post la morto de Henri Marie Ducrotay de Blainville, profesoro de zoologioc ĉe la altlernejo de sciencoj (1850). En 1854 li fondis la " La Societé Zoologique d'Acclimatation", kies prezidento li iĝis.[6]

Krom la jam menciitaj verkoj, li verkis: Essais de zoologie générale (1841); Vie Étienne Geoffroy Saint-Hilaire (1847); Acclimatation et domestication des animaux utiles (1849); Lettres sur les substances alimentaires et particulièrement sur la viande de cheval (1856); kaj Histoire naturelle générale des règnes organiques (3 vols., 1854-1862), kiu ne estis kompletita. Li estis ankaŭ aŭtoro de variaj artikoloj pri zoologio, kompara anatomio kaj paleontologio.

Selektitaj verkoj

  • Histoire générale et particulière des anomalies de l’organisation chez l’homme et les animaux (1832-1837) ;
  • Essais de zoologie générale (1841) ;
  • La Vie d'Étienne Geoffroy Saint-Hilaire (1847)  ;
  • Acclimatation et domestication des animaux utiles (1849) ;
  • Lettres sur les substances alimentaires et particulièrement sur la viande de cheval (1856) ;
  • Histoire naturelle générale des règnes organiques ( 3 volumes, 1854-1862)

Eksteraj ligiloj

  • Gallica Gallica havas retajn versiojn de verkoj de Geoffroy Saint-Hilaire.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Ŝablono:Authority control

  1. Encyclopaedia Universalis Histoire de l'éthologie
  2. Biodiversity Heritage Library Histoire générale et particulière des anomalies de l'organisation chez l'homme et les animaux
  3. NCBI; Laboratoire d'Anatomie-Organogénèse, Faculté de Médecine Lyon Grange-Blanche, France Teratology "from Geoffroy Saint-Hilaire to the present".
  4. Cultural Teratology: The Monstrous and the Grotesque The Birth of Modern Teratology
  5. Biusante Paris Descarters.fr Isidore Geoffroy Saint-Hilaire "Digne de son père" * (1805-1861) de Eric Salf
  6. Google Books Maple leaves: a budget of legendary, historical, critical, and sporting... de Sir James MacPherson Le Moine