Istrio (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Istrio
Istarska županija
Flago de Istrio Blazono de Istrio
Flago Blazono
Mapo
Istrio
Pliaj informoj
Sidejo: Pazin
Areo: 2.813 km²
Loĝantaro: (2001) 206.344
ISO 3166-2: HR18
Telefona antaŭkodo: +385 052
Estro (župan): Ivan Jakovčić
Oficiala retejo: www.istra-istria.hr
v  d  r
Information icon.svg

La kroatia provinco Istrio (Istarska Županija) havas 206.344 loĝantojn.

Centro de la distrikto estas Pazin.

Aliaj urboj: Buje, Buzet, Labin, Novigrad, Poreĉ, Pula, Rovinj, Umag.

Istarska Županija estas en duoninsulo Istrio je okcidenta parto de Kroatio. Ĝi estas plej evolua turisma regiono de la lando. Same ĝia loĝantaro estas tre miksita, oni povas renkonti krom aŭtoĥtonajn kroatojn ankaŭ slovenojn, italojn, serbojn, montenegranojn, rumanojn...

En Istrio estas amfiteatro en Pula (Pulska arena). La amfiteatro estas unu el la plej bone konservitaj romiaj restaĵoj en la mondo.

En Istrio estas la natur-parko Uĉka kaj nacia parko Brijuni. Uĉka estas monto kaj Brijuni estas insuloj.

Sub UNESKO-protekto estas Eŭfrazia Baziliko en Poreč (Eufrazijeva bazilika). Ĝi estas malnova kristana baziliko.

En Pula ĉiujare estas filma festivalo, same kiel en malgranda urbeto Motovun. La filma festivalo de Motovun estas festivalo de sendependaj aŭtoroj, pli alternativaj.