István Bágyoni Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bágyoni Szabó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1941 (1941-06-10) (82-jaraĝa)
en Bădeni
Profesio
Okupo poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BÁGYONI SZABÓ István (ba:djoni sabo:) estas rumanuja hungara verkisto, poeto, tradukisto, ano de E-MIL naskiĝinta la 10-an de junio 1941 en Bágyon.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Rumana Verkistligo – tradukpremio, 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bágyoni Szabó finis la mezlernejon en Turda, li havigis al si diplomon de instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo (1959–1964) en la Universitato Babeş–Bolyai en Kluĵo. Li estis prezidanto de la literatura rondo de gestudentoj (Gaál Gábor Kör) inter 1960 kaj 1963. Li instruis inter 1964–67 en Nagysármás, pli poste ĝis 1972 li estis senlaborulo, oficisto. Inter 1972–74 li instruis en Turda, kie li estis fondintano (1970) kaj por ses jaroj gvidanto de la Tordai Jósika Miklós Művelődési Kör (en 1986 la aŭtoritatoj malpermesis ĝin). Inter 1974–89 li estis interna kunlaboranto de la revuo Utunk. En 1985 lian romanon A lovak estére hazaérnek la cenzuro malpermesis. En 1986 li petis hungaran civitanecon, sed nur en junio de 1989 li povis kun sia familio translokiĝi Hungarujon. En Budapest li redaktis la literaturan-kulturan revuon Unió, ekde aprilo-julio 1991 li estis ĵurnalisto de Új Magyarország. Ekde 1992 por kvar jaroj li gvidis la kulturan rubrikon de la Pest Megyei Hírlap, ekde 1996 li estis la ĉefredaktoro de la Kráter Műhely Egyesület és Könyvkiadó, samptempe rubrikgvidanto de la revuo Polísz. En 1997–1998 li estis rubrikestro de Új Pest Megyei Hírlap, pli poste (1999–2000) ministeria presarĉekonsilanto. Ekde 2001 li estis la kultura rubrikestro de la tutlanda kultura semajngazeto Szabad Föld ĝis sia pensiiĝo la 1-an de aprilo 2004. Li vivas en Budapest kaj estas ĉefkunlaboranto de la Polísz.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Földközelben (poemoj, Bukarest), 1976;
  • Kések ideje (romano, Bukarest), 1979;
  • Végtelen reggel (romano, Kolozsvár), 1980;
  • Nyitott cella (poemoj, Bukarest), 1982;
  • A lovak estére hazaérnek (romano, Budapest), 1995;
  • A pók kivégzőudvarában (elektitaj poemoj, Budapest), 1997;
  • Az abbamaradt mondat (poemoj, Budapest), 2004;
  • Elszabadult konténerek (taglibro-romano 1986–1989, Irodalmi Jelen Könyvek, Arad), 2005.
  • Világ árnya, világ fénye, Interparolad-libro kune kun István Árkossy, Kriterion Könyvkiadó, 2009.

Tradukaĵvolumoj[redakti | redakti fonton]

  • Al. Andriţoiu: Pogány pillanat (poemoj, Bukarest), 1983;
  • N. Prelipceanu: Földi veszélyek (poemoj, Bukarest), 1986;
  • Hajónapló. Antologio de junaj rumanaj poetoj (kunultradukisto de la poemoj de Elena Ştefoi kaj Mircea Dinescu, Bukarest), 1990.

Fontoj[redakti | redakti fonton]