István Berkeszi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BERKESZI István estis hungara instruisto, historiisto naskita en Berkesz la 6-an de decembro 1853 kaj mortinta en Temesvár la 3-an de aprilo 1922.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Berkeszi finis siajn studojn en la Universitato de Budapeŝto kaj por 5 jaroj li estis privatsekretario de barono Béla Radvánszky. Li estis gimnazia instruisto de 1884 en Fehértemplom, de 1885 en Budapeŝto, de 1888 en Temeŝvaro li estis ĉefreallerneja instruisto, poste de 1911 ĝia direktoro. Li estis estro de la urba muzeo. De 1892 sekretario de Asocio Sudhungaria pri Historio kaj Arkeologio. Li publikigis studojn pri la historio de departemento Temes de Temeŝvaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A gróf Haller fiúk iskoláztatása a XVIII. sz.-ban (Bp., 1883);
  • Gróf Hoffmannsegg utazása Magyarországon 1793-94-ben (Tradukis el germana lingvo kaj enkondukis , Bp., 1887);
  • A temesvári könyvnyomdászat és hírlapirodalom története (Temesvár, 1900).

Fonto[redakti | redakti fonton]