István Pesthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PESTHY István estis hungara kuracisto, kirurgo kaj dentisto, politikkarikaturisto naskita en Déva la 18-an de aŭgusto 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de februaro 1972.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Pesthy finis medicinon en Budapeŝto kaj Debreceno (1935). De 1936 ĝis sia morto li laboris en la Kliniko pri Somatologio, Kirurgio, poste Buŝkirurgio de Budapeŝto. Lia unua desegnaĵo aperis en sia 16 jaraĝo. Iom da tempo li signis siajn desegnaĵojn sub nomo Falus. En jaroj 1942–44 li estis kunlaboranto de gazeto 8 órai Újság. Dum du jarojn li redaktis la medicinan humuraĵgazeton Haruspex, en 1944 li redaktis politikan spritaĵgazeton titolitan Pesti Posta (9 numeroj aperis). Post 1945 li praktikis nur sian kuraclaboron.

Fonto[redakti | redakti fonton]