Robert Guiheneuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivon)
Robert Guiheneuf
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1899 (1899-03-08)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 6-an de novembro 1986 (1986-11-06) (87-jaraĝa)
en Domart-en-Ponthieu
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater For-Orienta Federacia Universitato • Moskva Ŝtata Aviada Instituto
Okupo
Okupo politikistoesperantistoverkisto
vdr

Robert GUIHENEUF (Roberto Gienef; naskiĝis en 1899; mortis en 1986), konata ankaŭ sub la plumnomo Ivon (aŭ Yvon), estis esperantisto aktiva en la SAT-movado antaŭ la dua mondmilito.

Li eklaboris junaĝe kiel lignaĵisto, kaj konatiĝis kun Eŭgeno Lanti, kiu instigis lin lerni Esperanton. Li partoprenis al la fondkongreso de SAT en 1921. Post la Rusa Revolucio, li eklaboris je la servo de Kominterno, kaj translokiĝis al Sovetio, kie li vivis dum dek jaroj, inter 1923 kaj 1933. Tie li amikiĝis kun la sovetaj SAT-anoj Natano Futerfas, Nikolao Nekrasov kaj ĉefe Gregoro Demidjuk, kiu plurfoje gastigis lin en sia hejmo. Li okupis diversajn laborpostenojn en diversaj lokoj kaj tiel havis la eblecon konatiĝi sufiĉe bone kun la funkciado de la soveta sistemo. Siajn spertojn li raportis en artikoloj publikigitaj en Sennacieca Revuo, kaj en privataj leteroj, interalie al Lanti, kiu tial decidis kunmeti lian nomon sur la broŝuro Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935), kie estas akre kritikata la soveta mistifiko. En la franca lingvo Ivon publikigis samteman libron, L'URSS telle qu'elle est, por kiu la franca verkisto André Gide verkis antaŭparolon. Poste li pli kaj pli distanciĝis de Esperanto kaj de ĉia politika aktiveco, kaj retiriĝis en sia kampara domo.

Lia nepo Hervé Guiheneuf doktoriĝis en 1996 per tezo pri lia vivo, publikigita franclingve sub la titolo Dix ans en URSS. L'itinéraire d'Yvon. [1][rompita ligilo]