Iwo Jima

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La insulo Iwo Jima(komune), oficiale la insulo Iōto (Japane: 硫黄島; oficiala prononco :Iōtō ; komune [iōĵima], laŭvorte: Sulfurinsulo) estas ĉ. 21 km² granda vulkana insulo en la Pacifiko, ĉ. 1.050 km sude de Tokio; ĝi apartenas al la grupo de la Vulkanaj Insuloj en la Ogasaŭara-insuloj. Ĝi politike apartenas al Ogasaŭara-vilaĝo de Tokia Metropolo.

Historio

Setliĝo

La insulo estis neloĝata ĝis la frua 18-a jc., post oni setlis tie kaj elkonstruis ĝin al militara apogpunkto en la Pacifiko. En 1943 loĝis tie ĉ. 1100 homoj en 5 lokoj.

Dua mondmilito

En la dua mondmilito apartenis ĝi al Japanio kiel pacifika apogpunkto.

Post 50-taga bombardado. La usonaj trupoj surlandiĝis la 19-an de februaro 1945. La tiam okazanta batalo de Ivo Jima estis la plej sanga de la Pacifika milito.

Famiĝis la foto pri flagohisado de la 23-a de februaro 1945. La fotado kaj hisado okazis horojn post la vera fino.

Sands of Iwo Jima estas titolo de usona filmo kun John Wayne.

Letters from Iwo Jima estas titolo de usona filmo de Clint Eastwood, aperinta en 2006.

Politika situo

Iwo Jima estis ĝis 1968 okupita de Usono. Hodiaŭ la insulo estas neloĝata de ordinaraj popoloj,por surpaŝo de la insulo necesas aparta permesilo. Aerbazo de Japana Mara Defendkorpuso situas ĝin.

Geologio

La ĉirkaŭaĵo estas ankoraŭ vulkane aktiva. Tiel okazis subakvaj erupcioj en la jaroj 1986, 1992 kaj 2005.

Ekonomio

Teorie oni povas kultivi tie sukerkanon en la norda parto de la insulo, ĉar tie ekzistas naturaj akvofontoj.

Oni povas tie mini sulfuron.