Izoheksano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izoheksano
Izoheksano
Plata kemia strukturo de la
Izoheksano
Izoheksano
Tridimensia kemia strukturo de la Izoheksano
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-Metila-pentano
Kemia formulo
C6H14
CAS-numero-kodo 107-83-5
ChemSpider kodo 7604
PubChem-kodo 7892
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora brulema likvaĵo kun agrabla odoro
Molmaso 86,178g mol−1
Denseco 0,673 g/cm−3[1]
Fandpunkto −154 °C [2]
Bolpunkto 62 °C [3]
Refrakta indico  1,371
Ekflama temperaturo −23,3 °C [4]
Solvebleco Akvo:0,14 g/L
Memsparka temperaturo 300 mg/kg (buŝe) [5]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H304, H315, H319, H336, H361, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P321, P331, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P391, P403+233, P403+235
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

2-Metila pentanoC6H14 estas kutime konata kiel izoheksano, estas branĉoĉena alkano kaj senkolora likvaĵo kun karakteriza odoro. Ĝi estas struktura izomero de la heksano komponita je metilgrupo ligita al la dua karbonatomo de la pentana ĉeno. Ĝi estas nesolvebla en akvo kaj uzata kiel solvanto en organikaj sintezoj. Izoheksano estas produktita per frakcia distiliĝo de la benzino derivata el krudoleo aŭ likva produkto derivata el naturgaso. Ĝi estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj etanolo, kloroformo, duetila etero, benzeno kaj benzino.

La bolpunkto de la hidrokarbonidoj altiĝas laŭmezure kiel pligrandiĝas la karbona ĉeno. Tamen, branĉoĉenaj derivaĵoj malaltigas iliajn bolpunktojn kompare kun la rektoĉenaj izomeroj kun samaj karbonatomoj. Ekzemple: la bolpunkto de la heksano estas 69,1 °C dum la bolpunkto de ĝia izomero branĉoĉena estas iom malpli alta 62 °C.[6]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izoheksano per kataliza senhidratigo de izoheksanolo:

izoheksanolo izoheksano+akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izoheksano ekde la izoheksila klorido:

izoheksila klorido izoheksano +natria klorido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izoheksano per reduktado de la izohekseno:

izohekseno izoheksano

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izoheksano per senkarboksiligo de la izoheksanoata acido:

izoheksanoata acido izoheksano +karbona duoksido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izohekseno per senhidratigo de la izoheksanalo:

izoheksanalo izohekseno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]