János Apáczai Csere

El Vikipedio, la libera enciklopedio

APÁCZAI CSERE János (apaĉai ĉere) estis hungara profesoro, teologia, filozofia kaj pedagogia verkisto naskita la 10-an de junio 1625 en vilaĝo Apáca kaj mortinta la 31-an de decembro 1659 en Kolozsvár.

Biografio

Apáczai Csere lernis en Kolozsvár, Gyulafehérvár kaj en universitatoj de Nederlando: Franeker, Leiden, Utrecht. Li estis la unua doktoro de la universitato Harderwijk. Oni oferis al li universitatan postenon en Utrekto, sed li ne akceptis ĝin, prefere en 1653 revenis Transilvanion kaj fariĝis profesoro unue en Gyulafehérvár kaj poste en Kolozsvár ekde 1656. Multe da siaj lernantoj sekvis lin por aŭskulti plue siajn prelegojn. Lia ĉefverko estas Magyar Encyclopaedia , kiu aperis en Utrekto en 1655. Ĝi ne estas originala verko, sed tradukaĵo el la verkoj de Descartes, Ramus, W. Ames kaj aliaj. En 1654 aperis en Gyulafehérvár la libreto Magyar Logikátska, kiu estas filozofia lernolibro.

Verkoj

  • Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1899);
  • Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1956);
  • Magyar Encyclopaedia (Bp., 1959).

Bibliografio

  • Bán Imre: Apáczai Csere János, 1958.
  • A. Cs. J. (Ped. Szle emlékszáma, 1960. 2. sz.)
  • Berczeli A. Károly: Válaszúton (teatraĵo, Bp., 1954);
  • Németh László: Apáczai (dramo, Történeti drámák, Bp., 1963);
  • Áprily Lajos: Tavasz a házsongárdi temetőben (poemo).
  • Fábián Ernő: Apáczai Csere János, monografieto, 1975.

Eksteraj ligiloj

  • Apáczai Csere János: Az iskolák fölöttébb szükséges voltáról… [1]
  • Apáczai Csere János: Magyar logikácska és egyéb írások [2]

Fonto