János Bognár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Bognár [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár János estis hungara kemiisto, profesoro.

János Bognár [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1916 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 2-an de septembro 1972 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Bognár faris abiturienton en piarista gimnazio en 1935, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1939. Post siaj studoj li restis plu en la universitato por instrui. En 1942 li doktoriĝis, poste li soldatiĝis. Inter 1945 kaj 1948 li estis militkaptito en Sovetunio. Hejmenveninta li instruis plu ĝis 1950, poste li estis docento kaj katedrestro en Universitato de Miskolc. En 1959 li kandidatiĝis, en la sekva jaro li atingis la instruan rangon universitata profesoro. Li okupiĝis pri la analiza kemio, kemia kinetiko, kemiaj indikiloj. En 1966 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kobalt kimutatása és meghatározása aktivált katalízissel (1941)
  • Kvantitatív kémiai analízis (1951)
  • Volumetric Determination of Zinc by Potassium of Iron II Cyanide with the Use of Reversible Redoxyadsorption Indicators (1958)
  • A halogén-, ill. sav-bázis alapú landolt rendszerekről... (1975)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.