Józef Banek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Józef Wilhelm Banek (naskiĝis la 8-an de januaro 1892 en Varsovio, mortis samloke la 15-an de julio 1985) – pola librotenisto, agento de Pola Enlanda Armeo, justulo inter la popolo savinta esperantiston Isaj Dratwer.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de protestanta familio, filo de August kaj Katarzyna el domo Brude. Lia pli aĝa frato Henryk Banek estis ekziligita al Siberio.

Dufoje edziĝinta – kun Teresa Elza kaj Anna, nomata Andzia, filino de rusa generalo, kiu pereis apud Varsovio en la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio.

Dum la germana okupado li savis en sia loĝejo ĉe la strato Stalowa 46 m 33 en la Varsovia kvartalo Praga judan esperantistan familion Dratwer, kaj Izaak Miller kun fratino.

Kune kun la dua edzino ricevis la titilon Justulo inter la popoloj.

Entombigita en la tombo de sia patrino en la Varsovia tombejo ĉe la str. Młynarska.