József Bokor (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOKOR József estis hungara aktoro naskita en Arad en 1838 kaj mortinta en Szigetvár la 22-an de septembro 1902. Li estis la patro de komponisto József Bokor.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Bokor debutis en 1853. Li havis bonan baskantvoĉon, li estis ankaŭ kapelestro kaj reĝisoro.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bartolo (Rossini: A sevillai borbély);
  • Chalchas (Offenbach: Szép Heléna);
  • Bumbum (Offenbach: A gerolsteini nagyhercegnő);
  • Grenville (Verdi: Tévedt nő),
  • Ferrando (Verdi: A trubadúr)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon