József Korbély

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Korbély [jOĵef korbEj? korbEli?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbély József estis hungara hidrologo.

József Korbély [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1864 en Hódoscsépány [hOdoŝĉEpAnj] (nuntempa urboparto de Ózd). Li mortis la 22-an de aprilo 1939 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Korbély akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1887. En la sekva jaro li eklaboris en societo pri kontraŭinundoj apud Berettyó-Mezőtúr. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn postenojn. Ekde 1895 li estis ĉefinĝeniero komence en Nagyvárad, poste en Debrecen. En 1937 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az árvízjelzés, tekintettel a Körösök és a Berettyó vízjárására… (1907; post 2 jaroj la verko ricevis premion)
  • Árvizekről (Pri inundoj), (1915) - la verko iĝis universitata lernomaterialo
  • A Tisza-szabályozása (1937) - premiita kun ora medalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.