József Nuricsán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NURICSÁN József [nuriĉa'n] Nuritsán, Nuridsán estis hungara kemiisto, fakverkisto. Li naskiĝis la 28-an de majo 1860 en Szamosújvár kaj mortis la 15-an de septembro 1914 en Csorvás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Nuricsán studis en Universitato de Koloĵvaro kaj havigis diplomon en 1882 en Universitato de Budapeŝto. En 1882 – 83 li estis asistanto de Béla Lengyel, ekde 1884 por tri jaroj asistanto laboratoria de la instituto pri kemio de Károly Than, poste preleganto asistanto ĝis 1894. Intertempe li doktoriĝis pri kemio-biologio. Ekde 1894 li estis terkultura kemiisto en la terkulturafera ministerio. Li pristudis ankaŭ eksterlande la kemiajn institutojn pri agrikulturo. Ekde 1903 li estis profesoro de Ekonomia Instituto kaj kunlaboranto de Kemieksperimenta Stacio en Mosonmagyaróvár. Li verkis gravajn lernolibrojn kaj publikis plurajn studojn en enlandaj kaj esterlandaj fakeldonaĵoj. Li estis kunredaktoro de revuo Természettudományi Közlöny.

Pli gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Útmutatás a kémiai kísérletezésben (Bp., 1898);
  • Kémia és áruismeret (kun Károly Filinger, Bp., 1899);
  • Szénvegyületek kémiája (Bp., 1914).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi lexikon