József Tellmann (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Tellmann
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1923 (1923-07-24)
Morto 21-an de majo 2001 (2001-05-21) (77-jaraĝa)
vdr

József TELLMANN estis rumania hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Braŝovo la 24-an de julio 1923 kaj mortis la 21-an de majo 2001 en Lupeni (Petroșani).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Tellmann studis inter 1949-52 en Magyar Művészeti Intézet, poste en Arta Ĉeflernejo Ion Andreescu de Kluĵo, de kie pro politikaj motivoj oni eligis lin. Li estis unu el fondintoj de Artistkolonio de Valea Jiului de Petroșani. Li ankaŭ artnivele fotis; de 1966 li estis ano de Ligo de Rumaniaj Fotistoj.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

De 1957 li havis preskaŭ dudek ekspoziciojn en Lupeni (Petroșani), Petroșani, Deva.

Fonto[redakti | redakti fonton]