Jürgen Wulff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jürgen Wulff - naskiĝis la  8-an de marto 1963(nun 1963-03-08), do nun 61-jara - estas germana esperantisto kaj informadikisto. Post lernejaj jaroj en la gimnazio Werner Heisenberg li studis informadikon en la universitato de Hamburgo. En la 1990-aj jaroj li estis membro de la esperantlingva teatra grupo Kia Koincido, kaj aktoris precipe en la teatraĵo La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco el la genro de absurda teatro. Ekde multaj jaroj li prezidas Hamburgan Esperanto-Societon, la landan ligon de Germana Esperanto-Asocio en la hansa urbo. En la oficperiodo 2004-2007 li reprezentis Germanan Esperanto-Asocion en la Komitato de UEA.