Joxemari Sarasua

El Vikipedio
(Alidirektita el J.Sarasua)
Saltu al: navigado, serĉo
Joxemari Sarasua, 2007

Joxemari SARASUA [ĥoŝEmarI sarAsuA] (naskita en 1970, en Bilbao, Eŭskio) estas eŭska tradukisto kaj membro de la Ibera Skolo. Doktoro pri matematiko kaj ĝia didaktiko. Esperantisto ekde 1987. En sia jun-aĝo li redaktoris la eŭskisman kaj skandal(et)an esperanto-gazeton Eŭska Kverko. Li ankaŭ movadumis en Eŭska Esperanto-Asocio. De tempo al tempo li publikigas en diversaj revuoj, krom tradukoj, ankaŭ libro-recenzojn.

Li loĝas en Bilbao. Profesie li estas docento pri matematiko en la Eŭska Universitato. Lia esplor-kampo estas matematiko kaj ĝia didaktiko.

[redakti] Libro-formaj Tradukoj

El la eŭska lingvo:

La baptofilino (eŭske Haur besoetakoa). Eld. Fonto, 2002. [1]

El la hispana lingvo:

Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (hispane Susana y los cazadores de moscas). Eld. Fundación Esperanto kaj Eŭska Esperanto-Asocio, 2004. [2]

El la angla lingvo:

Mil naŭcent okdek kvar (angle Nineteen Eighty-Four), fama politika romano de George Orwell (1903 - 1950). Baldaŭ publikigota.

[redakti] Recenzoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj