Jacquard teksilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacquard-teksilo
Jacquard-teksilo

Jacquard teksilo elparolu Ĵakard teksilo estas teksilo plievoluigita de Joseph-Marie Jacquard.

Simplaj teksiloj jam ekzistis en prahistoriaj tempoj. Nur en 1785 Edmund Cartwright el Anglio inventis la unuan mekanikan teksilon. Gravan plibonigon donis 1805-04-08 la teksilo de Joseph-Marie Jacquard (1752–1834). Ĝi ebligis teksi ŝtofojn kun desegnoj. Stirite per tru-kartoj unuecaj fadenoj estas suprenlevigitaj aŭ ne. Tiu mekanismo estis la unua digita maŝino, do fakte la komenco de la komputilo.

Jacquard teksilo, 1849

Funkcio de la Jacquard teksilo[redakti | redakti fonton]

Kiam en la trukarto troviĝas truo, tiam hoko estas movigita supren kaj tiras fadenon. Tiu fadeno levigas la laŭlongan fadenon de la ŝtofo. Tuta vico de truoj en la trukarto movigas tutan aron la fadenoj.

La stirado funkciis originale per trukartoj. Modernaj teksiloj uzas elektromekanikajn magnetojn kaj komputilojn.

Trukarto uzata en Jacquard teksilo
Trukarto uzata en Jacquard teksilo

Funkcianta Jacquard teksilo[redakti | redakti fonton]

Originala Jacquard teksilo kun trukarto-stirilo estas montrita produktante ŝtofon i.a. en la Tuchmacher-muzeo en Bramsche ĉe Osnabrück, en norda germanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fabia Denninger, Elke Giese: Textil- und Modelexikon. 2 Bände. Deutscher Fachverlag Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-87150-848-9.
  • Mon Tricot & Plus. Ediclair, Paris 1980, ISSN 0247-2708.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]