Jacques Prévert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Prévert

Jacques PRÉVERT (naskiĝis la 4-an de februaro, 1900 en Neuilly-sur-Seine, mortis la 11-an de aprilo, 1977 en Omonville-la-Petite) estis franca poeto kaj scenaristo.

Lia verkaro konsistas el poemoj, kanzonoj kaj kinoscenaroj.

Li estis mense ligita kun la superrealismo kaj komunismo. Lia poezio ofte netradukeblas, ĉar plenplenas je vortludoj (signifoplenaj, kaj ofte geniaj). Pluraj el liaj poemoj iĝis popularaj kanzonoj. Post lia morto lia nomo estis donata en Francio al multaj kolegioj kaj eĉ pli da bazlernejoj, sed kiam li estis maljuna oni foje aranĝis renkonton inter li kaj klaso de lernejinfanoj: li deklaris poste, ke li estis elrevigita, ke tiuj estis laŭ li tro kvietaj kaj tro bravaj!


Listo de verkoj

  • Paroles (paroloj, 1946)
  • Spectacle (spektaklo, 1951)
  • La pluie et le beau temps (pluvo kaj bela veter', 1955)
  • Fatras (amasaĵoj, 1966)
  • Choses et autres (aferoj kaj aliaĵoj, 1973)

Listo de filmoj

  • Drôle de drame (stranga dramo, 1937)
  • Le jour se lève (la tago leviĝas, 1939)
  • Les enfants du paradis (la infanoj de la paradizo, 1943)

rete legebla en Esperanto