Jacques de Sores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques de Sores rabas kaj bruligas Havanon.

Jacques de Sores estis franca pirato kiu atakis kaj bruligis Havanon (Kubo), en la jaro 1555. Krom lia atako al Havano, apenaŭ oni konas lian vivon. Li estis surnomata "La Ekstermiga Anĝelo" (france "L'Ange Exterminateur"). De Sores estis la gvidanto de piratoj kaj leŭtenanto de alia franca pirato, François Le Clerc. Le Clerc kaj Sores foriris de Francio en 1553 kun tri reĝaj ŝipoj kaj pluraj korsaroj, laŭ ordono de Francisko la 1-a de Francio, kiu enviis la riĉaĵojn kiujn posedis Hispanio de la kolonioj en la Nova Mondo. Le Clerc atakis la urbon Santiago de Cuba en 1554, kaj kelkaj mencias atakon al Santiago de Cuba flanke far de Sores, kvankam ne estas klare sciata ĉu li akompanis la alian piraton en tiu atako. Eble li uzis plurajn insuletojn en Kubo (Cayo Romano kaj Cayo Coco) kiel operaciejo.

En 1570 li murdis 40 jezuitojn kaj forĵetis la kadavrojn en la maron antaŭ Tazacorte, en la kanaria insulo La Palma - krucaro en la marfundo ankoraŭ markas tiun lokon ĝis niaj tagoj.