Jahja bin Muhamad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rezidejo de la imamo en Uedo Dhar

Jahja Muhamad Hamid ad-Din (arabe يحيى محمد حميد الدين, latinliterigo laŭ la normo de DMG Yaḥyā Muḥammad Ḥamid ad-Dīn; naskiĝis en 1869; mortis en 1948) estis imamo kaj reĝo de Jemeno (1904–1948).

Jahja en 1904 sukcesis forpeligi la armeon de la Otomana imperio el Norda Jemeno kaj en 1911 rekoniĝis ties reganto. En 1918 la norda Jemeno iĝis suverena ŝtato. Post la rekono de lia rego pere de Britio, li en 1926 alprenis la titolon de reĝo kaj komencis instigi modernigon de sia lando.

En 1934 ekestis milito de Norda Jemeno kontraŭ Sauda Arabio pri la provinco Asir, sed kadre de la konflikto la registaro de Norda Jemeno ne povis realigi siajn pretendojn pri la teritorio. En 1948 la reĝo estis murdita kadre de palaca ribelo. Posteulo en la reĝa posteno iĝis lia filo Ahmad ibn Jahja.