Jakob Adlhart (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Adlhart
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1898 (1898-04-01)
en Munkeno
Morto 12-an de aŭgusto 1985 (1985-08-12) (87-jaraĝa)
en Hallein
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Infano Jakob Adlhart
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Maskoj ĉe la Domo por Mozart, Salcburgo

Jakob ADLHART (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1898 en Munkeno, mortinta la 12-an de aŭgusto 1985 en Hallein) estis aŭstra skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Adlhart trejniĝis en la patra ateliero en Gröden kaj ekde 1909 en Hallein. Danke al la unua instruisto Alois Zwerber li konatiĝis kun la vasta gamo stila da historiiga kopiado. Tamen li ankaŭ interesiĝis pri stilo. En 1920 li transprenis la gvidadon de Hallein-a ateliero pri ekleziaj artoj kaj artmetio (Halleiner Werkstätte für kirchliche Kunst und Kunstgewerbe) antaŭ ekstudo (inter 1921 kaj 1923) ĉe Anton Hanak ĉe la Viena artmetilernejo. Unu lia lernoknabo kaj posta kunlaboranto en Hallein estis Bernhard Prähauser.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Adlhart kreis antaŭ ĉio lignajn plastikaĵojn por preĝejojn en Salcburgio, Supra Aŭstrio kaj Suda Germanujo. Kulmine li faris en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj monumentaĵojn siajn kreivajn t.n. krucifikson por la Arkiabatejo Sankta Petro en Salcburgo (1925) kj kune kun Clemens Holzmeister marmorajn mimomaskojn supre de la ĉefa enirejo por la Eta festivalejo salcburga/Domo por Mozart (1926); menciindas krome figuraj ornamaĵoj por la ŝtuparo je la salcburga Mönchsberg-garaĝo (1936/37). Mallonge antaŭ la morto li finis du medalojn por la preĝejo de la Anno-klostro en Riedenburg. En la Preĝejo Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto (Saalfelden) li faris por la chefaltaro la fortimpresan krucifikson, krome ambaŭ flankajn altarojn (pri Mario kaj la Sankta Familio) kaj ok lignajn skulptaĵojn.

por la Jakobo-kirko en Obertrum am See
  • 1922 Mikaelo-statuo por la ambono
  • 1924/25 figuroj de la longa navo
  • 1929 plafono
  • 1929 tomba Kristo por la sankta tombo
  • 1935 duobla galerio
  • 1935 orgenfasado
  • 1956/1957 ĉefaltaro kun figura ensemblo laŭ la novgotika Mario-altaro ĉe Monaĥinejo Nonnberg
  • 1961 reliefoj kalvarivojaj
  • 1961 kripo
  • 1965 krucifikso en la porpasta kripto
aliaj verkoj
  • 1930: flankaj altaroj de la Margareto-kirko en Landshut
  • 1941: leonoj antaŭ la ĉefa stacidomo de Linz (kiuj planitis por la Ŝtata ponto de Salcburgo kaj starigitis en Linz nur post 1945
  • 1942: aglaj figuroj ĉe la pordegaj pavilonoj de Kastelo Klessheim
  • 1951: Mario-statuo kaj statuo de la plej sankta koro de Jesuo en la Jesukora kirko en Nalbach-Bilsdorf
  • 1953: figuroj sur la monumentoj por falintaj soldatoj en Bad Vigaun
  • 1953: ĉefaltaro kaj reliefigitaj flankaj aloj de la ĉefaltaro en la Preĝejo Sanktaj Primo kaj Feliciano en Bad Gastein
  • 1969: krucifikso por Schaitberger-kirko en Hallein
  • virina Kristoforo por la klostra kapelo de la Komuni-fratinoj en Salzburg-Herrnau
  • 1978: monumento por Andreas Hofer en Vieno-Wieden ĉe Sudtirola placo
  • 1980: popolaltaro en la supre menciita kirko de Bad Gastein

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]