Jakob Ammann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jakob AMMANN (naskiĝis inter 1644 kaj 1656 en Svislando; mortis inter 1708 kaj 1730) estis anabaptista gvidanto en Alzaco. Kiel juna plenaĝulo li translokiĝis al Alzaco pro la persekutado de anabaptistoj en Svislando. Jakob Ammann okazigis la apartiĝon de la svisaj anabaptistoj en du partiojn je 1693. Liaj sekvantoj prenis la nomon germanan Amisch, vorto formita el la svisgermana radiko Ami, kiu estas diminutiva formo de Ammann.

Vidu ankaŭ