James Connolly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ James Connolly (atleto), trisaltisto

James CONNOLLY (irlande Séamus Ó Conghaile; 5-a de junio, 186812-a de majo, 1916) estis socialista ĉefo en Irlando kiu naskiĝis en Edinburgo de irlandaj gepatroj, Skotlando, kaj estis mortpafita de la anglaj aŭtoritatoj en Dublino la 12-an de majo 1916 pro lia kontribuo al la Paska Ribelo cele al liberigo de Irlando. Li estis unu el la du mortpafitoj kiuj parolis Esperanton (rigardu http://www.esperanto.ie/en/ireland/connolly.html) - la alia estis Joseph Mary Plunkett.

Connolly starigis la Irish Citizen Army en Dublino en 1913 por defendi la laboristojn. Li tiom serioze vundiĝis dum la Paska Ribelo ke li ne plu povis ekstari, kaj la angloj estis devigitaj mortpafi lin sidante.