Jan Hus (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktoro Zdeněk Štěpánek kiel Jan Hus

Jan Hus estas ĉeĥoslovaka ludata filmo de reĝisoro Otakar Vávra filmita en la jaro 1954 laŭ motivoj de verko de verkisto Alois Jirásek. Temas pri la unua parto de filma husmovada trilogio. La okazintaĵoj de tiu ĉi historia filmo okazas en dislimejo de jaroj 1412 kaj 1415. La centra motivo estas kulmina parto de la vivo de la ĉeĥa predikisto kaj eklezia reformanto Jan Hus.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Prago en la jaro 1412. En Betlehema Kapelo aŭskultas miloj da praganoj al predikado de majstro Jan Hus. Estas inter ili ankaŭ reĝino Sofio, la edzino de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a, kiu regule deziras al la oreloj aŭskulti petojn, postulantaj forigon de ekleziaj malbonfarantoj kaj malĝustaĵojn. Sed tiuj ĉi predikadoj estas dorno en okulo al kontraŭpapo Johano la 23-a, kiu proklamas super Hus la plej pezan eklezian anatemon kaj super Prago, ĝis kiam Hus ĉeestos en ĝi, interdikton. Jan Hus tial foriras al Kozí Hrádek, sed tie li plu disvastigas sian doktrinon. Sed al la papo ne sufiĉas la forpelo de Hus kaj li sendas al la ĉeĥa reĝo mesaĝon, en kiu li postulas starigon de Hus antaŭ koncilio en Konstanco. Hus ekiras al tiu ĉi vojo spite al avertoj de liaj amikoj. Sed tie li ne ricevos eblecon defendi sian doktrinon, kaj de la pastroj li estas elvokita al revoko de siaj vortoj. Jan Hus, kiun la koncilio ne konvinkis pri erareco de siaj opinioj, subiĝas al martira morto sur ŝtiparumo.