Janina Railienė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Janina Railienė
Persona informo
Naskiĝo 1937
en Panevėžys, Litovio.
Morto 3-a de februaro 2016
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1998
vdr

Janina Railienė (naskiĝis la 1937 en urbo Panevėžys, Litovio; mortis 3-a de februaro 2016 en urbo Panevėžys, Litovio) estis aktiva katolikino kaj esperantistino.

Janina Railienė multe zorgis pri la Esperanto-agado ne nur en urbo Panevėžys, sed ankaŭ en la tuta Litovio. Ŝi estis tre komunikema virino: rapide trovadis komunan lingvon kun ĉiuj homoj, inter ili ankaŭ kun pastroj. Unu el ili estis la pastro saleziano Pranas Gavėnas, kiu antaŭ 17 jaroj instigis ŝin disvastigi revuon „Salezianaj novaĵoj“. Pri tio ŝi senpage okupiĝis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo.

Pli poste J. Railienė komencis aboni la IKUE-revuon Espero Katolika, la revuon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Dio Benu kaj al aliaj geesperantistoj ŝi rekomendadis aboni ilin kaj helpadis ĉe ilia abonado.

Kiel volontulino ŝi servis en Malta Ordeno.

Kiam ŝia sano tion permesis, Janina Railienė konstante vizitadis kunvenojn de Esperanto-klubo, partoprenis ne nur landajn E-aranĝojn, sed ankaŭ internaciajn, inter ili ankaŭ katolikajn. Janina multe helpis disvastigante Esperanton ne nur pere de abonado de E-revuoj, sed ankaŭ instigante homojn lerni la internacian lingvon.