Jaojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jaojo (やおい [jaoi], de jama naŝi, oĉi naŝi, imi naŝi — "neniu pinto, neniu signifo, neniu resolvo") unue signifis populare desegnitan mangaon (precipe doĝinŝi-mangaon), kiu konverĝis pri seksa rilato inter du viraj roluloj, aparte inter du biŝonen-oj. Tamen efektive la termino ofte estas uzata pli ĝenerale por vir-plus-vira seksa aŭ romantika enhavo ie ajn en la mondo de animeo, mangao; ofte de pli aŭdaca eco, ol ŝonen-aj, iufoje irante ĝis enhavi hentajon.

Kelkaj el la roluloj, kiuj plej ofte estas temoj de jaojo inkluzivas: Kaŭoru kaj Ŝinĝi el "Neon Genesis Evangelion"; la roluloj de "Gundam Wing", aparte Heero kaj Duo; la knaboj de "Weiss Kreuz"; Vinsent, Sefirot kaj Klod de "Final Fantasy"; kaj Subaru, Sejŝiro, Kamuj, kaj Fuma de "X/1999".

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda