Jaro sen somero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jaro sen somero estas nomata la nekutime malvarma jaro 1816, precipe en nordorienta Ameriko, en okcidenta kaj suda Eŭropo. Okazis same sensomeraj jaroj en Mezeŭropo en 1529, 1588, 1601, 1618, 1628, 1675 kaj 1813. La kaŭzo por tio estis la precipe sulfurriĉaj aŭ tre aktivaj vulkanaj erupcioj.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Komence de junio, julio kaj fine de aŭgusto okazis en nordorienta Usono frostaj periodoj. En orienta Kanado kaj en Novanglio neĝis, la neĝo atingis en Kvebeko alton de 30 cm. La frostoj rezultigis malpliiĝon de la rikolto, altiĝon de la grenoprezoj, sed malsatego ne okazis.

La grenoprezo atingis en 1817 ĝenerale unukajduon-oblon de la jaro 1815. Kelkloke (Nord-Alpaj regionoj) okazis malsato, triobla prezo. La malsato de 1817 rezultigis apogon de la agrikulturo en Germanio.

La krizo ne trafis Skandinavion kaj Orientan Eŭropon. La grenoprezo altiĝis en Pollando nur pro la kreskanta eksporto.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La usona klimatesploristo William Humphreys en 1920 klarigis la fenomenon per vulkana erupcio de Tambora sur insulo Sumbawa en hodiaŭa Indonezio. Tio okazis en aprilo de 1815 kun forto de 7. La malvarmiga efiko daŭris eĉ ĝis 1819.