Jean Selle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Selle
Persona informo
vdr

Jean SELLE (Johano SEL') estis esperantisto aktiva en la SAT-movado.

Jean Marcel Lucien Selle naskiĝis en Parizo la 10an de septembro 1937. Profesie li fariĝis poŝtisto.

Komence de 1971 li fariĝis komitatano de SAT-Amikaro kaj fine de tiu sama jaro ekzorgis pri la redaktado de la asocia bulteno kunlabore kun Georges Lagrange. Li iom poste plene transprenis tiun taskon, kiun li plenumis dum pluraj jardekoj. Dum unu mandatperiodo (1978-1981), li plie estis membro de la Plenum-Komitato de SAT.

Prezidanto de SAT-Amikaro ekde 1997, li dum iom da tempo plu redaktis la samnoman asocian gazeton, kaj ankaŭ kelkajn numerojn de la SAGO, kiu sekvis ĝin en 2004. Al tiuj gazetoj li abunde kontribuis per artikoloj kaj humuraj desegnaĵoj.

Fine de 2007, li rezignis pri la prezidanteco de SAT-Amikaro, kaj samokaze forlasis la komitaton de la asocio. Tamen li plu kontribuis per artikoloj kaj desegnaĵoj. Kelkaj el liaj tekstoj estis represitaj en libroj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, interalie tiu pri "Pariza komunumo" (2008) kaj "Antaŭ unu jarcento" (2018). Li mortis en Clermont-Ferrand, apud kie li loĝis ekde la mezo de la jaroj 2000, la 19an de novembro 2019. Ĝuste tiam estis preparata artikolo en Sennacieca Revuo pri esprimlibereco per presdesegnoj, kiu do estis al li dediĉita.

Rete konsulteblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]