Roland Grandière
El Vikipedio
Roland GRANDIÈRE (esperantigite Rolando Grandjero naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de marto 1998 en Villemomble apud Parizo) estis franca esperantisto. Li estis ĝenerala konsilanto de SAT kaj - de 1957 ĝis 1997 - prezidanto de SAT-Amikaro, ties landa asocio en Francio, kiu dum lia multjara gvidado spertis konstantan kreskon kaj plian agnoskon en- kaj ekstermovade por ĝia laboro.
