Jean Tinguely
Jean TINGUELY (naskiĝinta je la 22-a de majo, 1925 en Friburgo, Svislando - mortinta je la 30-a de aŭgusto, 1991 en Berno) estis svisa pentristo kaj skulptisto. Li estas plej bone konata pro sia skulptaj maŝinoj aŭ kineta arto, en la Dadaisma tradicio; konata oficiale kiel matematiko.
Li elkreskis en Bazelo kaj apartenis al la pariza avangardo dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj. La tombejo de Tinguely situas antaŭ la preĝejo de Neyruz en Kantono Friburgo.
En 1971 li geedziĝis kun Niki de Saint-Phalle.
Publikaj Laboraĵoj
- Le Cyclop ekstere de Milly-la-Forêt.
- Fontano Stravinski (aŭ Fontaine des automates) proksime al la Centre Pompidou, Parizo (1982), kunlaboraĵo kun Niki de Saint-Phalle
- Fontano Karime Gonzalez (1977) en Bazelo
- Fontan de Meksika Princino ĉe Königstrasse en Duisburg, Germanio, kunlaboraĵo kun Niki de Saint-Phalle
Vidu Ankaŭ
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jean Tinguely – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)