Jeffrey Katzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeffrey Katzenberg ricevanta la filman premion Annie Award en 2006

Jeffrey KATZENBERG (naskiĝis la 21-an de decembro 1950 en Novjorko) estas usona filma produktoro kaj kunfondanto de la filma studio DreamWorks, kiu precipe produktas animaciajn filmojn.

Vivo

En 1975 li iĝis asistanto de Barry Diller, la tiama prezidanto de la filma studio Paramount Pictures en Holivudo. Barry Diller laborigis lin en la varba, poste la televida departamento de la filma kompanio. En la televida departamento Jeffrey Katzenberg ricevis la taskon revivigi la sciencfikcian televidan serion Stela Vojaĝo: La Origina Serio. Li sukcese en 1979 produktis unuan kinejan filmon pri la sciencfikcia universo Stela Vojaĝo, kaj sekve en la studio iĝis "produkta prezidanto" sub ĉefprezidanto ("ĉefa operacia oficisto") Michael Eisner.

En 1984 Michael Eisner iĝis estrara prezidanto en la filma studio Walt Disney Company. Li kunportis sian asistanton Jeffrey Katzenberg, donis al li la respondecon pri la departamento de kinejaj filmoj kaj la tiutempe malprosperanta departamento pri animaciaj filmoj. Kiel ĉefo de la animacia studio li sukcesis reprosperigi ĝin kaj produkti plurajn tre sukcesajn animaciajn filmojn de la kompanio: Who Framed Roger Rabbit ("Kiu kaptis Roberton la kuniklo", 1988), The Little Mermaid ("la marvirineto" laŭ motivoj de la samnoma fabelo de Hans Christian Andersen, 1989), Belulino kaj la Besto (1991) (la unua animacia filmo, kiu estis proponita ricevi la Oscar-premion "plej bona filmo"), Aladdin ("Aladino, 1992) kaj The Lion King ("La leona reĝo", 1994, ĝis la 2003 la finance plej sukcesa animacia filmo). Krome li kunorganizis la partnerecon inter la animaciaj studioj Disney kaj Pixar.

Post kiam la "ĉefo numero 2" de la studio Disney, Frank Wells, mortis en helikoptera akcidento, Michael Eisner evitis proponi al Jeffrey Katzenberg ties postenon. Jeffrey Katzenberg koleriĝis kaj forlasis la entreprenon. Kvin jarojn pli poste li jure procesis kontraŭ la studio Disney kaj en eksterkortuma interkonsento ricevis kompenson de 285 milionoj da usonaj dolaroj.

En la jaro 1994 Jeffrey Katzenberg kune kun Steven Spielberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks kaj iĝis prezidanto de "DreamWorks Animation", la studia departamento pri animaciaj filmoj. Sub lia gvido ekestis sukcesaj animaciaj filmoj kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("ŝarka rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).

Eksteraj ligiloj