Jenő Szikszay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZIKSZAY Jenő (siksai) estis rumanuja hungara instruisto, literaturhistoriisto naskita en Petrisat la 19-an de oktobro 1921 kaj mortinta en Braŝovo la 11-an de junio 1977.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szikszay finis la mezlernejon en Blaj. Li havigis diplomon de instruisto pri la hungara kaj itala lingvoj en la Universitato Ferenc József de Koloĵvaro. En 1942-1943 kiel stipendiulo li studis italan literaturon kaj doktoriĝis en Bolonjo. Ekde 1945 li instruis en Braŝovo. Li publikis en gazetoj Tanügyi Újság, Korunk, Igaz Szó, Utunk, Brassói Lapok. En 1977 li memmortigis pro la grava ĝenado de la sekureca servo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Irodalombírálatunk néhány időszerű kérdéséről (Korunk, 1967. 4. sz.);
  • Irodalomtanítás a középiskolában (Igaz Szó, 1968. 9. sz.);
  • Kis magyar irodalomtörténet (Brassói Lapok, 1970.).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon