Jen homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de Hieronymus Bosch, de 1476 aŭ poste.

Jen (la) homo, konata en la latina versio de Ecce homo, estas faktermino arthistoria[1].

Ĝi priskribas la pentritan scenon el la Evangelio laŭ Johano ĉap. 19 / vers. 5, kie Poncio Pilato intencas kompatigi la homojn per prezentado de la dolorplena Jesuo.

La origina teksto estas malnovgreka:Ἰδοὺ ὁ ἄνθρωπος (prononco: idú ho ántropos).

Subnotoj

  1. [1] En la Kristana Glosaro troviĝas la formo Jen homo dum la tradukistoj de la Malnova Testamento preferis skribi Jen la homo. Ĉar ankaŭ aliloke en Vikipedio en arthistoria kunteksto uzatas la eta frazo sen artiklo, ĝi ŝajne preferindas.