Jens Olivur Lisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomboŝtono en tombejo de Fámjin

Jens Olivur Lisberg (en moderna feroa lingvo; dane Jens Oliver Lisberg) (naskiĝis la 24-an de decembro 1896, Fámjin - mortis samloke, la 31-an de aŭgusto 1920) estis unu planinto de la Flago de la Ferooj.

Kiam li estis jurstudento en Kopenhago, li planis la ferona flagon kun Janus Øssursson kaj Paul Dahl. Hejmenveturinte, Lisberg ekuzis la flagon, hisante ĝin je sia domo en Fámjin, la 22-an de junio 1919.

Lisberg mortis je pneŭmonito, oni entombigis lin en Fámjin, kie oni nun rezervas la unuan feroan flagon sur muro de la preĝejo. Lia frua morto kondukis al tio, ke oni interligas lian nomon kun pretigo de la flago.