Joda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joda (angle: Yoda) estas fikcia rolulo el la Stel-Militaj- (SM-) filmoj de George Lucas. Li aperas en ĉiuj el la SM-filmoj escepte de la kvara epizodo. La marionetisto, kiu movigas kaj pruntedonas sian voĉon al Joda, estas Frank Oz.

Li estas unu el la plej grandaj ĵedajaj majstroj de tiu ĉi universo, sed li estas alta nur je 0,66 metroj kaj li havas verdan haŭton. Kvankam li estas malgrandega, li estas timinda per sia verda lumsabro. Li parolas la "Basikan" lingvon (kiu estas la angla lingvo), sed li inversigas la norman ordon de la vortoj.

En la Ĵedaja Templo, li estas membro el la Ĵedia Konsilio kaj li ankaŭ estas la instruisto de la junaj Ĵedajaj lernantoj.

Dum la jaro 20 abJ li postvivis la ordonon 66 de la nova imperiestro Palpatino. Kiam li mortis sur la planedo Dagobaho, li estis ĉirkaŭ 900-jara (datoj: de 896 abJ ĝis 4 pbJ; "a/pbJ" signifas "antaŭ/post la batalo de Javino").
Iomete antaŭ ol morti, li diris al Luk Skajvalker: "Kiam 900-jara vi estos, bele aspekti vi ne povos, ĉu?"

George Lucas (ĝorĝo lukaso) konservas sekrete la nomojn de la specio kaj de la devena planedo de Joda.

Deveno de la nomo

Kiel multaj personoj el la Stelaj Militoj, la nomo "Joda" estas supozata deveni el antikvaj lingvoj:

  • Sanskrite : "yoddha" [jodha] signifas "batalanto"
  • Hebree : "yodea" [jodea] signifas "tiu, kiu scias"

Eksteraj ligiloj