Johann Madersbacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Madersbacher
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1908 (1908-03-13)
en Reith im Alpbachtal
Morto 23-an de septembro 1980 (1980-09-23) (72-jaraĝa)
en Maria Alm
Lingvoj germana
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Johann B. MADERSBACHER (naskiĝinta la 13-an de marto 1908 en Reith im Alpbachtal, Distrikto Kufstein, mortinta la 23-an de septembro 1980 en Maria Alm) estis aŭstra romkatolika teologo kaj paroĥestro de Saalfelden.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Madersbacher frekventis la salcburgan gimnazion Kollegium Borromaeum Salzburg kaj ordinitis pastro en la 6.9.1931. Inter 1932 kaj 1946 li estis, interrompite de kvin jaroj da deviga soldatado dum la Dua mondmilito, helppastro en la salcburgiaj paroĥoj Mariapfarr kaj Lessach (Seetal) kaj inter 1946 kaj 1953 en Fieberbrunn (Distrikto Kitzbühel) antaŭ sendiĝo kiel paroĥestro kaj dekano je Saalfelden. Tie li restis ĝis la emeritiĝo en 1980. Mallonge post tio li mortis en la najbara vilaĝo Maria Alm. Lia posteulo dekana en Saalfelden iĝis Josef Raninger. Antaŭe provizore paroĥestris Friedl Hofbauer.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Madersbacher nomumitis honora katedrala kapitulano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • RES (Regesta Ecclesiastica Salisburgensia), artikolo Madersbacher, Johann (1908-1980)
  • Alois Eder (red.): Chronik Saalfelden Band II. Marktgemeinde Saalfelden, 1992.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.