Johano de Dunois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano de Dunois.

Johano de Orleano, Grafo de Dunois (france:Jean d'Orléans, comte de Dunois, kaj ankaŭ nomata La Bastardo de Orleano) (naskiĝis kiel "Jean Levieux Valois des Orléans" la 23-an de novembro 1402 – m. la 24-an de novembro 1468) estis nelegitima filo de Ludoviko de Valois, Duko de Orleano 1372-1407) kaj de Mariette d'Enghien.

La partoprenis en la interfrata milito de Francio en la epoko de Karlo la 6a en la flanko de la armanjakoj kaj kaptita de la burgonjanoj en 1418. Liberigita en 1420, li servis al la Daŭfeno Karlo la 7a kiu batalis en la Centjara Milito kontraŭ la angloj.

La estonta grafo de Dunois, gvidis la francajn fortojn dum la sieĝo de Orléans kune kun Johana de Arko. Li kaj ŝi estis kune en la militkampanjoj de 1429 kaj restis aktiva eĉ post ŝia morto.