John Allen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John R. Allen

John R. Allen estas generalo de la marista infanterio de Usono (United States Marine Corps). Ekde la 18-a de julio 2011 li kiel posteulo de generalo David Petraeus estas komandisto de la Internacia Sekurec-Asista Forto (ISAF).[1]

Eduko

John R. Allen estis lernejano de la Flint Hill School en Oakton (Virginio) kaj en 1976 finis studon en la Usona Mararmea Akademio (United States Naval Academy per scienca bakalaŭro en "operacia analizo". En 1998 li en la Nacia Milita Kolegio (National War College) per aparta laŭdo finis plian studon. En la (katolika) universitato de Georgetown li magistriĝis pri "studoj de nacia sekureco", en la Defend-Informada Kolegio (Defense Intelligence College) magistriĝis pri "strategia informado" kaj en la jam menciita Nacia Milita Kolegio (National War College) plie magistriĝis pri "strategio de nacia sekureco".

Honorigoj (elekto)

  • Defense Distinguished Service Medal
  • Defense Superior Service Medal
  • Legion of Merit per tri steloj

Notoj

  1. artikolo de la 18-a de julio 2011 el la retejo de ISAF (angle)