David Petraeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David H. Petraeus en 2009

David Howell PETRAEUS (naskiĝis la 7-an de novembro 1952 en Cornwall on Hudson en la distrikto Orange de Novjorkio, Usono) estas generalo de la armeo de Usono (United States Army).

Er inter julio 2002 ĝi majo 2004 komandis la 101-a elaeran divizion de la usona armeo interalie en la iraka milito kaj post la disbato de la reĝimo de Sadam Husein transprenis la taskon novkonstrui la irakan armeon. La 2-an de julio 2010 li nomumiĝis komandisto de la Internacia Sekurec-Asista Forto en Afganio, kaj transdonis tiun postenon la 19-an de julio 2011 al la general-leŭtenanto John Allen. Petraeus estis direktoro de CIA en 2011-12.

Interalie li estas honorigita per la ordeno Legion of Merit.

Infaneco, familio kaj lernejaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Petraeus naskiĝis kiel filo de nederlanddevena usona familio. La patro, Sixtus, estis kapitano, kiu post la Dua Mondmilito elmigris al Usono. Post kiam Petraeus finis la mezlernejon Cornwall Central High School, li en aĝo de 18 jaroj aniĝis en la Usona Armea Akademio en West Point, Novjorkio. Li en 1974 finis la akademion, ricevis sian oficiran diplomon kaj poste iĝis infanteria oficiro. Li edziĝis du monatojn post la akademia diplomo, kaj la paro naskis filon kaj filinon.

Armea kariero[redakti | redakti fonton]

Post la akademio li de 1975 ĝis 1979 deĵoris en la 509-a usona elaera bataliono en Vicenza, Italio. De 1979 ĝis 1982 li servis en la 24-a usona infanteria divizio en Georgio. De majo 1982 ĝis junio 1983 li membris en la kolegio pri komanda kaj ĝenerala armeanaro en Fort Leavenworth, Kansaso, de junio 1983 ĝis junio 1985 studis en la universitato Princeton en Nov-Ĵerzejo kaj la 1-an de aŭgusto 1985 iĝis majoro. La universitaton li finis per magistriĝo pri publika administrado kaj poste de julio 1985 ĝis junio 1985 estis edukisto kaj pli poste asista profesoro pri internaciaj rilatoj en la instituto pri sociaj scientoj en la usona armea akademio de West Point.

En 1987 li doktoriĝis pri internaciaj rilatoj en la universitato Princeton. De junio 1987 ĝis junio 1988 li estis armea asististo de la supera alianca prieŭropa komandisto John R. Galvin en Belgio, de junio 1988 ĝis aŭgusto 1989 estis oficiro de la "7-a usona armeo" en Germanio. Ree en Usono, li de aŭgusto 1989 ĝis aŭgusto 1991 estis sekretario kaj asististo de la armeestro Carl Vuono en la usona ministerio de defendo en Vaŝingtono. La 1-an de aprilo 1991 li iĝis leŭtenanta kolonelo, estis transpostenigita al Fort Campbell, Kentukio, kaj ĝis julio 1993 komandis la 3-an batalionon de la 187-a infanteria regimento en la 101-a elaera divizio. Post dum jaro li estis direktoro pri operaciado, planado, eduko kaj mobiligo de la divizio. Krome li de aŭgusto 1994 ĝis januaro 1995 havis esploran stipendion de la universitato de Georgetown, kiu en januaro 1995 estis mallongigita pro lia transpostenigo al operacia estro de la soldataro de la Unuiĝintaj Nacioj en Haitio kadre de la "operacio vivteno de demokratio". Kadre de tio, li la 1-an de septembro 1995 iĝis kolonelo, kaj jam en junio 1995 por du jaroj transprenis komandon de elaera brigado en Fort Bragg, Nord-Karolino. En junio 1997 li denove transposteniĝis al la usona ministerio de defendo. En aŭgusto 1999 li revenis al Fort Bragg, kie li ĝis aŭgusto 2000 estis divizia komandisto, kaj en aŭgusto kaj septembro 1999 samtempe komandisto de la alianca operacio "dezerta printempo" en Kuvajto. La 1-an de januaro 2000 li iĝis brigada generalo.

Ĝis junio 2001 li estis stabestro de la tegmenta 18-a elaera usona korpuso, same en Fort Bragg. En junio 2001 li iĝis asista stabestro de la SFOR en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, kaj samtempe estis vickomandistro de la unuo US Joint Interagency Counter-Terrorism Task Force - Bosnia, kiu post la teroraj atakoj de la 11-a de septembro 2001 instaliĝis kiel kontraŭterora komando de la usona armeo en Bosnio.

Komence de 2003 li iĝis majora generalo, kaj de julio 2002 komandis la 18000 soldatojn de la 101-a usona elaera divizio, interalie en la iraka milito. Post la disbato de la reĝimo de Sadam Husein, li transprenis la taskon organizi la novkonstruon de la iraka armeo, kaj ankaŭ civile restarigi la publikan vivon en la urbo Mosul. Ene de dek monatoj refunkciis la urbaj lernejoj kaj universitatoj, kaj baldaŭ Mosul konsideriĝis "modela urbo". Li en majo 2004 iĝis leŭtenanta generalo kaj de junio 2004 ĝis septembro 2005 gvidis la edukan komandon de NATO en Irako. La situacio tamen draste ŝanĝiĝis, kiam la 101-a elaera divizio en februaro 2004 foriris el Irako, kaj la usona armeestraro sendis nur duone multnombran soldataron al Mosul. La urbo dronis en ĥaoso, la ekstarigita polico ne sufiĉe fortis por spiti al irakaj atakantaj ekstremistoj. La radikaluloj ĝis nuntempe regas la urban okcidenton, dum kurdaj irakanoj provas regi la urban orienton. Post la tre rapida malmultobligo de la usona soldataro Mosul konsideriĝis la plej danĝera iraka urbo. La generalo sekve en 2008 resendis pliajn 38000 usonajn soldatojn al Irako.

Post sia reveno al Usono, li en oktobro 2005 iĝis komandisto de la uson-armea kombinita armila centro en Fort Leavenworth, Kansaso. La centro estas supera komandejo de la kolegio de komanda kaj ĝenerala armeanaro en tiu urbo, sed ankaŭ de 17 pliaj lernejoj, centroj kaj edukaj programoj de la usona armeo.

Kiam en decembro 2006 konatiĝis, ke en printempo 2007 pensiiĝos generalo John Abizaid, estrarano de la usona centra komando (United States Central Command), interalie respondeca pri la regiono de plej okcidenta Azio, George W. Casey transprenis tiun postenon kaj Petraeus tiun de Casey - do iĝis komandisto de la Multnacia Forto en Irako. Krome en aprilo 2008 li transprenis la postenon de admiralo William J. Fallon kiel estrarano de la usona centra komando (United States Central Command). Fine de oktobro 2008 li de la intertempa komandisto Martin E. Dempsey prenis ties postenon de la usona centra komando en la aerbazo MacDill en Florido.

La 25-an de junio 2010 David Petraeus kiel posteulo de generalo Stanley A. McChrystal nomumiĝis komandisto de ISAF. La 2-an de julio 2010 li en Kabulo transprenis la komandon.

Direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA)[redakti | redakti fonton]

La 27-an aprilo 2011 konatiĝis, ke la ĝis tiama usona ministro de defendo Robert Gates demisiis en somero 2011. Posteulo de Gates ekde julio 2011 iĝis la ĝis tiama CIA-direktoro Leon Panetta, kies postenon de CIA-direktoro transprenis Petraeus. Petraeus devis abdiki en novembro de 2012, pro ekster-geedzeca seksrilato, kion ne permesas la militistaj antaŭskriboj.