John C. Stennis Space Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La John C. Stennis Space Center, (SSC) (prononcu:[ĜON si: STENis SPE:s SENtr]) situas en Hancock County, Misisipio. Ĝi estas la plej granda testejo por raketo-motoroj de NASA.

La konstruado de la testejo komenciĝis en oktobro 1961. La loko estis elektita parte pro tio ke la ĉirkaŭaĵo estas maldense enloĝata kaj ĝi havas la eblecon krei transporteblecojn sur akvokanaloj. La testataj raketomotoroj estas tro grandaj por transporti survoje.

La centro ekde 1965 portis la nomon Mississippi Test Facility (misisipia test-instalaĵo). En 1974 ĝi ricevis la nomon National Space Technology Laboratories (nacia spac-teknika laboratorio) kaj en 1988 ĝi estis renomita honore al John C. Stennis, senatano de Misisipio kaj subtenanto de kosma esploro.

Eksteraj ligiloj

greke John C. Stennis Space Center – oficiala retejo (angle)

Ŝablono:Ĝermo-kosmo