John von Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
von Neumann en 1940

John Louis von Neumann (origine en la hungara NEUMANN János Lajos; pron. NOjman JAnoŝ LOjoŝ) naskiĝis la 28-an de decembro 1903 en Budapeŝto, Hungario, mortis la 8-an de februaro 1957 en Vaŝingtono.

Neumann estis fama geniulo kaj mirindulo. Li faris gravajn kontribuojn al kvantuma mekaniko, la teorio de aroj, komputada teorio, kaj ekonomiko.

Lia libro "La Teorio de Ludoj kaj Ekonomia Konduto" (angle: "The Theory of Games and Economic Behavior"), verkita kun Oskar Morgenstern, restas fundamenta verko de ludoteorio.

Oni atribuas al li la ideon de la program-memorila modelo de komputado, t. e. la principo, ke programoj ekzistu en la sama, modifebla memoro kiel ilian datumoj. Hodiaŭ oni parolas pri la "von-Neumann-arkitekturo" de komputiloj kaj la "von-Neumann-malvastejo" de ĉi tiu arkitekturo.