Jokohama kajdaŝi kiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jokohama kajdaŝi kiko (japane: ヨコハマ買い出し紀行, [jokohama kaidaŝi kikō], en Esperanto Priskribo pri aĉetekskurso al Jokohamo) (kun la neoficiala titolo en Esperanto "Alfa la kafejestrino"), estas 14-voluma mangao de Aŝinano Hitoŝi. Post kiam tempo kiel festo forpasis, kvieta "vespera kalma tempo" venis. Tia estonta Japanio estas sceno de la mangao. Se diri konkrete la sceno estas regiono Kanto en Japanio, kies marsurfaco altiĝas kaj civilizo malprogresas pro tutmonda varmiĝo. La heroino, HACUSENO Alfa, estas roboto, kiu estras kafejon, kies nomo estas Café alpha [kafe alfa]. Korvarmiga rilato inter ŝi, homoj kaj robotoj ĉirkaŭ ŝi estas esenco de la mangao.

Eksteraj ligiloj