Jon Mirande

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jon MIRANDE Aiphasorho (10-a de novembro 1925 - 28-a de decembro 1972), eŭska verkisto.

Liaj gepatroj elmigris el la eŭska provinco Zubero - Lapurdo al centra Francio kaj instruis al li la francan kiel la gepatran. Post la abiturienta ekzameno li fariĝis ŝtata funkciulo, unue kiel kontoro de la franca Ministerio pri Financoj. Samtempe li komencis studi multajn lingvojn kaj iliajn literaturojn (anglan, araban, bretonan, danan, finnan, gaelan, germanan, grekan, hebrean, hispanan, irlandan, italan, katalunan, kimran, kornvalan, latinan, micenan, nederlandan, rusan).

Sed plej multe li enamiĝis al sia radika lingvo, la eŭska, kaj decidis fariĝi ĝia verkisto. Liaj ĉefverkoj estas la poem-kolekto Klaroskuroj (1947-1952) kaj novelo La baptofilino (Haur besoetakoa) (1959), kiu vekis skandalon pro erotikaj scenoj inter tridekjarulo kaj lia dekunujara zorgatino.

Pro sia drinkemo li travivis lastajn jarojn en psikiatrejoj. En unu sanigejo li estis trovita morta kun boteloj da viskio ĉirkaŭe.

En Esperanto aperis

La Baptofilino, tradukis Joxemari Sarasua, eldonis Fonto 2002, 94 p.