Jonathan Dwight

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonathan Dwight
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1858 (1858-12-08)
en Nov-Jorko
Morto 22-an de februaro 1929 (1929-02-22) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Kolumbio • Columbia University Vagelos College of Physicians and Surgeons
Familio
Patro Jonathan Dwight
Okupo
Okupo ornitologo • zoologo
vdr

Jonathan Dwight V (1858–1929) estis usona ornitologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jonathan Dwight naskiĝis la 8an de decembro 1858 en Novjorko. Lia patro estis civila inĝeniero Jonathan Dwight (1831–1910), avo Jonathan Dwight (1799–1856), praavo Jonathan Dwight (1772–1840), kaj repraavo ankaŭ samnoma Jonathan Dwight (1743–1831), ĉiuj parto de granda familio el Nova Anglio. Lia patrino estis Julia Lawrence Hasbrouck.[1] En 1861 la familio translokiĝis al Madison (Nov-Ĵerzejo). Lia familio havis somerdomon en Tadusako (Kebekio), kaj lia unua artikolo estis publikita en 1879 pri la birdoj observitaj tie. Li gradiĝis el Harvard Universitato en 1880, kaj aliĝis al sia patro por fervoja dezejno.[2]

Li iĝis policano en 1889 kaj poste interesiĝis al medicino. En 1893 li eniris en Kolumbia Universitato por studi medicinon, sed post kelka laboro en hospitalo, dediĉis sin pli kaj pli al studado de birdoj. Dwight estis membro de American Ornithologists' Union ekde ties fondo en septembro de 1883. Li estis ties kasisto el 1903 al 1920, vicprezidento ĝis 1923, kaj prezidento en 1926. La Usona Muzeo de Natura Historio havigis lokon por lia kolekto en 1909.[2]

Li edziĝis al Georgina Gertrude Rundle (filino de Richard Plaskett Rundle) en 1901, sed ŝi mortis la 29an de januaro 1903.[3] Li poste edziĝis al Ethel Gordon Wishart Adam en 1914.[2] Li mortis pro kancero hejme ĉe 43 West 70th Street en Novjorko la 22an de februaro 1929.[4] Marcia Brady Tucker, filino de fondinto de Union Carbide kaj direktoro de la National Association of Audubon Societies, akiris la kolekton de Dwight.[5] Carll Tucker donacis ĝin al la Smithsonian Institution en 1976.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benjamin Woodbridge Dwight. (1874) The history of the descendants of John Dwight, of Dedham, Mass 2. J. F. Trow & son, printers and bookbinders, p. 882.
  2. 2,0 2,1 2,2 J. H. Fleming (January 1930). “In memoriam: Jonathan Dwight, M.D.”, The Auk 62 (1), p. 1–6. doi:10.2307/4079957.  Nekrologo legita la 22an de oktobro 1929.
  3. "Obituary" (PDF), February 1, 1903.
  4. "Jonathan Dwight, Bird Expert, Dies; Noted Ornithologist Loaned Collection of 60,000 Birds to American Museum. Headed Linnean Society; He Had Studied Engineering and Was a Graduate Physician-—Wrote Several Books", February 23, 1929.
  5. Frederic F. Burchsted and Cheryl Knott Malone Jonathan Dwight, Marcia Brady Tucker Collection, Smithsonian Institution Libraries. Universitato de Teksaso. Alirita January 26, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-16. Alirita 2013-10-13.
  6. Jonathan Dwight Notebooks and Catalogues. Smithsonian Institution. Alirita 26an de Januaro, 2011. [rompita ligilo]